Mondliteraturo en Esperanto. Tradukis: Detlef Karthaus.
En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877 1962) publikigis sian parte atobiografian romanon Demian sub la psedonimo Emil Sinclair (Sinkler). i estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo a memrekono, anta io de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samauloj. --
Hesse tenas la lingvaon kaj la agad-strukturon de la romano tre simplaj, ne nur por rekte komprenigi sin al junuloj, sed precipe por fokusigi la atenton de la legantoj al la interna evoluo de la efa heroo. Hesse estis tiam adepto de psikanalizo, kaj la romano povas esti komprenata kiel studo de la evoluo de juna homo el la vidpunkto de psikanalizo.
Samtempe, Hermann Hesse enplektis en la historion de Sinkler multon el sia propra junao: sian rilaton al sia familio, siajn deprimojn, siajn misvojojn, la seron de amo kaj vera amikeco, kaj sian fojan samseks-erotikan rilaton. La figuro de Demian, gvidanto kaj savanto de Sinkler en la romano, estas rigardata kaj kiel amiko de Sinkler, kaj kiel personigita parto de Sinkler mem. La Kain-signo, kiun, en la romano, homoj rekonintaj sin mem, portas sur sia frunto, kaj la societo de tiuj portantoj de la Kain-signo, rilatas al la Societo de Monte Verità en Svislando, al kiu Hesse apartenis, kaj kiu en la komenco de la 20-a jarcento estis komunumo de artistoj kaj elirpunkto de pluraj modernaj kaj alternativaj movadoj.
Kun Steppenwolf (Stepolupo), Siddharta (Sidharto) kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj), Demian apartenas al la efaj verkoj de Hesse kaj siatempe rapide fariis sukcesa kultlibro por adoleskaj homoj.