«Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, publikigita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Partido Liberal de Meksiko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fondio de la Kuba Revolucia Partio.
La du ceteraj estas Versos Sencillos, trezorujo de lia plej alta sao, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun iuj kaj por iesa bono»), kiu entenas la etikajn kaj politikajn principojn de la estonta respubliko.
Post tiu «angoriga vintro» de la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazinta en Vaingtono, kie Hispanameriko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo», Martí sukcesis distancii (kaj eventuale tio anka rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameriko; problemoj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzameninta en la parolado «Patrino Ameriko»; problemoj, kiuj esence konservias is nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kreskanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo.
Eble la metafora lingvao, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu i paoj, troimpresos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Martí-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, anta kelkaj jaroj, resumi la konceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko», kompreneble ne por simpligi ian legadon, sed por fari in pli senembaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo», aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al isfunda komprenebleco, estos e pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjario de tiu i dokumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarmsonorado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, integrecon kaj justan kaj kreivan alvokion de «la nova Ameriko».