Mondliteraturo en Esperanto. Tradukis: Detlef Karthaus. --
En 1922, post multjara okupigho pri hinduismo kaj budhismo, la germana kaj svisa verkisto Hermann Hesse (1877-1962; Nobel-premio en 1946) publikigis sian romanon "Sidarto. Hinda poezia rakonto". La eventoj en la libro kondukas nin proksimume al la jaro 500 a.K., al la tempo de la fondinto de budhismo, Gotamo Budho. Ni sekvas la vivon de samtempulo de Gotamo, Sidarto, kaj ties seron de atmano, t.e. de la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito. La romano, konsistanta el du partoj kun kvar kaj ok apitroj, strukture pli-malpli sekvas bazajn principojn de la budhisma instruo, la "Kvar noblajn verojn" kaj la "Noblan okeran vojon". --
"Sidarto" estas la naa romano de Hermann Hesse. i estas rigardata de kelkaj kiel simpligita priskribo de hindaj religioj kaj filozofioj el okcidenta vidpunkto, sed entuziasme akceptita de aliaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj; kaj la usona verkisto Henry Miller e konstatis: "Krei Budhon, kiu superas la enerale akceptitan Budhon, estas nekredebla faro, uste por germano." --
La traduko de Detlef Karthaus nuancite redonas la simplecon kaj poeziecon de la germana originalo.