Romantaduko al Esperanto de Sten Johansson. "La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo. La temo malanta i amrakonto estas la homaj vivkondioj kaj la sociaj moroj.
Söderberg ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas ajni intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuas nin iujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kazis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l' junularo" kaj kiel blasfemanto.
Hodia ni scias, ke la amo inter Arvid kaj Lydia estas grandparte inspirita de vera amafero inter Hjalmar Söderberg kaj Maria von Platen (vidu la foton sur la kovrilo) dum la jaroj 1902-1906. Tiu amafero inspiris lian priskribon de la virino en tri el liaj efverkoj, "Doktoro Glas" (1905), la dramo "Gertrud" (1906) kaj "La serioza ludo" (1912). Sed, kiel diras Arvid en la romano, "e al verkisto ne eblas fari literaturon el sia amo, dum ankora restas fajrero da vivo en i. Supozeble i devas unue morti, anta ol li povas balzami in." (Sten Johansson)
Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis renoma sveda atoro. Li verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj multajn novelojn, artikolojn kaj aliajn verkojn. Ili estas tradukitaj en multajn lingvojn kaj kelkaj estas filmigitaj. "La serioza ludo" aperis kiel filmo e trifoje: en 1945 kaj 1977 kaj nun denove en 2016."